Silezia Centro de Kultura Heredaĵo en Katowice
str. J.Ligonia 7, 40-036 Katowice, tel./fax (032) 251-71-04                                                                                         

AKTUALAĴOJ



Lignaj preĝejoj en la silezia vojevodio (raporto)


Laborantoj de Silezia Centro de la Kultura Heredaĵo en Katowice prilaboras precizan raporton temantan pri nuna stato kaj pri eventualaj minacaĵoj de ligna preĝejaro en la silezia vojevodio. En la regiono troviĝas 67 lignaj preĝejoj registritaj oficiale kiel antikvaĵoj. La raporto enhavos ankaǔ lignaj religikarakteran konstruaĵoj, ne registritaj kiel antikvaĵoj, kiel i.a. sonorilturoj aǔ kapeloj. Entute oni planas raporti pri 91 lignaj konstruaĵoj. Ĝis nun laborantoj de Silezia Centro de la Kultura Heredaĵo en Katowice vizitis kaj priskribis 36 lignajn preĝejojn kaj kapelojn.

KOSZĘCIN (komunumo: Koszęcin, distrikto: Lubliniec)



Paroka preĝejo al La Sankta Triunuo


Preĝejo konstruita en 1724 jaro, surloke de la pli frua XVI-jarcenta. Ĝi situas sude de la centro de la urbeto. Ĉirkaǔita per la tombarejo. Ena ekipaĵo plej parte barokstila, fragmente gotika.
La preĝejo troviĝas sur la turisma "Vojo de ligna arkitekturo". Alloga laǔ turisma vidpunkto pro diversaj legendoj kunigataj kun ĝi.

BIELOWICKO (komunumo: Jasienica, distrikto: bielski)



Filia preĝejo al sankta Laǔrenco


La preĝejo konstruita en 1701 jaro kiel la protestanta. En la duono de XX jc. Renovigita. Restis ĝis nun formo de la preĝejo, interesa en sia okcidenta parto – la turo estas enigita en mezo de la navo. Ene troviĝas renesanca triparta altaro, devenanta de XVI jc..
La preĝejo troviĝas sur la turisma "Vojo de ligna arkitekturo".

BIELSKO-BIAŁA MIKUSZOWICE (komunumo: Bielsko-Biała, distrikto: bielsko-bialski)



Paroka preĝejo al sankta Barbara


Preĝejo devenas de la 1690 jaro. Estis konstruita el larika ligno. Ĉirkaǔbarilo farita el traboj, kun du pordetoj, oni starigis en XVIII jc., la turon oni alkonstruis kaj plialtigis en sekvinta jarcento.
Eksterordinaraj elementoj de ena ornamigo estas baroka surmura pentraĵo, montranta figurojn kaj floraĵojn, ankaǔ kopio de gotika ĉefa altaro (originalo troviĝas en Nacia Muzeo en Krakovo).
La preĝejo apartenas al la plej valoraj preĝejoj en la silezia vojevodio. Ĝi troviĝas sur la turisma "Vojo de ligna arkitekturo".

CYNKÓW (komunumo: Koziegłowy, distrikto: Myszków)



Preĝejo al sankta Laǔrenco


Preĝejo konstruita en 1631 jaro, renovigata en la duono de XX jc. La preĝejo konservis sian malnovan, originalan karakteron, starigita en tre pitoreska ĉirkaǔaĵo. Ties konstrumaniero estas malofta en la silezia vojevodio.
Ene ekipaĵo plej parte gotikstila kun barokaj fragmentoj. La altaroj malfrurenesancaj el XVII jc.
La preĝejo troviĝas sur la turisma "Vojo de ligna arkitekturo".

GWOŹDZIANY (komunumo: Pawonków, distrikto: Lubliniec)



Paroka preĝejo al Nasko de La Plej Santa Virgulino


Unu el la plej antikvaj preĝejoj en silezia vojevodio. Konstruita en 1576 jaro en Kościeliska (distrikto Olesno), translokigita al Gwoździany en la dua duono de XX jc. Ena ekipaĵo kaj ornamentaĵaro tute moderna. Svelta formo de la preĝejo forte okulvokas jam de fora distanco.
La preĝejo troviĝas sur la turisma "Vojo de ligna arkitekturo".

BORONÓW (komunumo: Boronów, distrikto: Lubliniec)



Preĝejo al la Plej Sankta Maria, Reĝino de Sankta Rozario (iama al Sankta Andreo)


Preĝejo konstruita en 1611 jaro, surloke de pli alta, XIII-jarcenta. La preĝejo estas unu el la plej valoraj lignaj antikvaĵoj en silezia vojevodio, pro eksterordinara formo kaj unikaj ekipaĵo kaj ena ornamaĵaro. Ĉirkauita per tombarejo.

La preĝejo troviĝas sur la turisma "Vojo de ligna arkitekturo".

BRUSIEK (komunumo: Koszęcin, distrikto: Lubliniec)



Filia preĝejo al Sankta Johano la Baptinto


Preĝejo konstruita verŝajne en la 2. duono de XVII jc., surloke de la pli frua, XV-jarcenta. Ties ekipaĵo estas modesta, laǔ stilo – neogotika. La preĝejo estas lokigita en tre pitoreska loko, ĉirkaǔita per arbaro. Ĉirkaǔ ĝi troviĝas tombarejo.

La preĝejo troviĝas sur la turisma "Vojo de ligna arkitekturo".

KACZYCE (komunumo: Zebrzydowice, distrikto: Cieszyn)



Paroka preĝejo al Suprenigo de Sankta Kruco


Iama preĝejo al Sankta Bartolomeo. Translokigita el Ruptawa en 1972 jaro. Efike de la translokigo, ĝi perdis pli multon de sia origina trabaro kaj ekipaĵo. Ene estas konservitaj partoj de la pentrita surtraba ornamaĵo el XVII jc. Dense ĉirkaǔata per arboj.

La preĝejo troviĝas sur la turisma "Vojo de ligna arkitekturo".

CIESZOWA (komunumo: Koszęcin, distrikto: Lubliniec)



Filia preĝejo al Sankta Marteno la Episkopo


Preĝejo el 1751 jaro, konstruita surloke de la pli frua, XVI-jarcenta protestanta preĝejo kaj de XVII-jarcenta kapelo. La ekipaĵo plej parte estas barokstila. La preĝejo multvaloras kiel la antikvaĵo, ĝi estas konservita en sia historia formo kun origina karaktero.

La preĝejo troviĝas sur la turisma "Vojo de ligna arkitekturo".

PIELGRZYMOWICE (komunumo: Pawłowice, distrikto: Pszczyna)



Paroka preĝejo al Sankta Katarina


Preĝejo en Pielgrzymowice, laǔ arkivaĵoj estas menciita jam en 1335 jaro. La nuna estis konstruita en 1675 jaro. Komence de la XX jc. ĝi estis pligrandigita, tiamaniere iom fuŝformigita. La ekipaĵaro estas laǔ stilo baroka kaj neobaroka. La preĝejo estas lokigita en tre pitoreska loko, sur monteto, ĉirkaǔita per tombarejo.

La preĝejo troviĝas sur la turisma "Vojo de ligna arkitekturo".

LUBLINIEC (komunumo: Lubliniec, distrikto: Lubliniec)



Filia preĝejo al. Sankta Anna


Preĝejo konstruita en 1653 jaro. Dum jaroj 1999-2001 translokigita je dekkelkaj metrojn. Efike de la translokigo ĝi perdis pli multon de sia origina trabaro. La nuna preĝejo ne estas precize konstruita laǔ origina formo. Ene estas konservita ekipaĵo devenanta de la XVII kaj XVIII jc.

La preĝejo troviĝas sur la turisma "Vojo de ligna arkitekturo".




Eǔropaj Tagoj de Heredaĵo


















Copyright 2007 by INTER-LAN Piotr Gawlik ©                                                                                                       Odwiedziło nas już: 300604 osób