|
Etnografia diferencigo de la nuna silezia vojevodio
Nuntempe la silezia vojevodio enhavas partojn da silezia kaj malgrandpoluja teritorioj. Laǔ Z. Kłodnicki en la silezia vojevodio loĝas jenaj etnografia grupoj:
Silezianoj - loĝas en okcidenta parto de la vojevodio:
- Bytom-Rozbark grupo, nomata ankaǔ Górzanie, loĝas en ĉirkaǔaĵoj de Bytom, Gliwice, Ruda Śląska, Siemianowice Śląskie, Tarnowskie Góry, Piekary Śląskie,
- Opole-anoj, subgrupo Kobylorze, troviĝantaj okcidente de la vojevodio, en Pyskowice-distrikto,
- Silezia Lach-oj, Dolanie, loĝantaj en sud-okcidentaj partoj de Wodzisław Śląski- kaj Racibórz-distriktoj,
- Racibórz-anoj kaj Krawak-oj, reprezentas Racibórz-regiono,
- Wałach-oj – loĝas en ĉirkaǔaĵoj de Cieszyn kaj Skoczów,
- sileziaj montaranoj, troveblas en tn. ,,Trivilaĝo” (Istebna, Jaworzynka, Koniaków kaj ĉirkaǔaĵoj),
- Pszczyna-Rybnik-grupo, loĝanta en ĉirkaǔaĵoj de Pszczyna, Rybnik kaj Żory.
Malgrandpolujanoj - loĝas en orienta parto de l’vojevodio:
- Beskidy-montaranoj – loĝas en montaj partoj de Bielsko-Biała kaj Żywiec,
- okcidentaj Kraków-anoj – troveblas en Częstochowa-, Myszków-, Zawiercie-, Będzin-distriktoj, en suda kaj sudorienta partoj de Kłobuck-distrikto kaj en regiono de Dąbrowa Górnicza,
- Wilamowice-anoj – aparta etnografia grupo devenanta de alvenintaj en XIII jc. flandrianoj, loĝas inter okcidentaj Kraków-anoj, en ĉirkaǔaĵoj de Wilamowice,
- Sieradz-anoj – vivantaj en nordokcidenta parteto de la vojevodio, miksitaj kun malgrandpoluja grupo.
Aparta etnografia fenomeno estas ekzisto de la koloniaj grupoj, kiel:
- judoj, kiuj setliĝis jam en XII-XIII jc, la ĉefaj judaj kulturcentroj iĝis Bielsko, Cieszyn kaj Lelów, dum sekvintaj jarcentoj, dank’al industria disvolvo, ankaǔ Królewska Huta (nuna Chorzów), Katowice, Sosnowiec, Czeladź. Post la unua mondmilito la plejmulto el ili elmigris, lasante kulturan heredaĵon,
- ciganoj; komence de la XX jc. alvenis de Rumanio grupo de Kelderasz-oj, kiuj setliĝis en Bytom, Ruda Śląska kaj Katowice, kaj post la II mondmilito, el Germanio, malmultnombra grupo de Sint-oj, kiuj ekloĝis en Siemianowice Śląskie kaj Chrzanów,
- transloĝantoj de antaǔmilitaj orientaj partoj de Pollando, amasiĝintaj en urboj, precipe en Gliwice kaj Bytom, ankaǔ en Katowice kaj Zabrze,
- novaj setlintoj, alvenintaj post la II mondmilito el centra parto de Pollando efike de ekonomia migrado.
Kulturan identecon de la regiono difinas, krom materiaj faktoroj, la nemateriaj valoroj: spirita kaj socia kulturo, respeguliĝanta en kredoj, lingvoj, ritoj, moroj kaj kutimoj.
En la silezia vojevodio plejparte oni uzas silezian dialekton, kiun fortege formis la ĉeĥa lingvo. La dialekto troveblas en granda parto de sudokcidenta Pollando kaj en parteto de Slovakio kaj Ĉeĥio, en Zaolzie-regiono. Sileziaj dialektoj laǔ Alfred Zaręba dividiĝas je tn. suda kaj norda Silezio.
En silezia vojevodio kiel sudsileziaj dialektoj oni povas klasifigi:
- Jabłonków-dialekto, troveblas en „Trivilaĝo” (Wisła, Istebna, Koniaków) en Beskidy-montaro,
- Cieszyn-dialekto - en ĉirkaǔaĵoj de Cieszyn, Skoczów, Brenna, al Jaworze,
- dialektoj el limaj regionoj ĉe Ĉeĥio:
- nordaj dialektoj – troveblas en Racibórz-distrikto, norde de Odra-rivero,
- dialekto de Lach–oj – uzataj en ĉirkaǔaĵoj de Pietrowice Wielkie, Krzanowice, sudokcidenta parto de Racibórz-distrikto,
- Gliwice-dialektoj:
- centraj dialektoj, troveblas en teritorio de Suprasilezia Urbaro, okcidente de Brynica-rivero, en Pyskowice-, Rybnik-, Mikołów-distriktoj,
- dialektoj el silezia-malgrandpoluja limzono, ĝiaj atingopovoj estas Katowice, Tychy kaj Pszczyna-distrikto,
- dialektoj el Gliwice-Opole limzono, troveblas en Tarnowskie Góry- kaj Lubliniec-distriktoj.
La dialektoj limas norde kaj oriente kun malgrandpolujaj dialektoj. La orienta limo de sileziaj dialektoj pasas inter Syców kaj Kępno, poste oriente de Kluczbork, Olesno, Lubliniec, Zabrze kaj Pszczyna, okcidente de Bielsko-Biała, sude al Istebna kaj Koniaków. Norde de Częstochowa miksitaj estas Sieradz-dialektoj kaj la malgrandpolujaj. Sudokcidente kaj sude la sileziaj dialektoj ĉeas al lingva teritorio de Ĉeĥio kaj Slovakio.
Nuntempe malaperas tradiciaj vilaĝaj idiomoj, kaj novaj urbaj idiomoj ekestas sub pli forta influo de ĝenerale uzata pola lingvo ol la regiona. Nur Gliwice-dialektoj, precipe la centraj, plejparte ludas en sia regiono la funkcion de ordinara lingvo.
Per folkloro (nome per parolaĵoj) la socio esprimadis sian mondkoncepton, kreopovon, modelojn de konduto. Simile al ritaro, folkloro uzante diversajn formojn, kiel kantoj, rakontoj, proverboj, fabeloj ktp. plifirmigis interhomajn rilatojn. Ĝi koncentriĝis je etikaj, moralaj kaj patriotaj problemoj kaj plue ekzistas en ĉiutaga vivo.
Nemateriaj valoroj, decidantaj pri specifiko de la regiono, estas parto de kultura heredaĵo, ankaǔ hodiaǔ renkontebla en ĉiutaga vivo. La ekzemplo estas ĉiujara ritaro, kiu plej longe kontraǔstaris tempofluon, kvankam ĝi jam ne riĉas tiom, kiom en pasinteco. El inter multaj ritoj, kiuj konserviĝis ĝis nunaj tempoj, al la plej konataj apartenas: la Paska surĉevala rajdo ĉirkaǔ la kampoj en Pietrowice Wielkie apud Racibórz, la Paska vizitado en domoj en Syrynia per tn. kompanik-oj, Kristnaska kantado pere de nunaj ritgrupoj kiel Mikołaj-oj en Pszczyna-regiono kaj Beskidy-montaro, ,,Almozuloj’’ kaj ,,Nobeluloj’’ en Zwardoń, Herod-oj en Supra Silezio. Dum karnavalo, en Gliwice kaj Racibórz, okazas ,,gvido de urso”. La alia moro, finanta karnavalon, estas ĝis nun organizata ,,babski comber’’ – iam karnavala ludo de virinoj, kiu ĉefe celis enkondukon de ĵus edziniĝintaj virinoj en grupon de spertaj edzinoj. Alvenon de la printempo oni festas en Supra Silezio per forbrulo aǔ dronigo de Marzanna (aǔ virspeca Marzaniok), kaj ankaǔ vagante kun ornamita arbeto.
Sur tereno de la silezia vojevodio ĝis hodiaǔ konserviĝis multaj valoraj popolaj kulturaĵoj, krom arkitekturaj kaj popolartaj antikvaĵoj, oni daǔrigas kelkajn ritojn kaj morojn, riĉas folklora muziko.
La alia parto de kultura heredaĵo kaj samtempe indiko de regiona identeco estas popolaj vestaĵoj. Sur tereno de la vojevodio, precipe en Supra Silezio, estas ankoraǔ lokoj, kie maljunaj virinoj ĉiutage kaj dum festoj uzas tradiciajn popolajn vestaĵojn. Pli junaj virinoj, knabinoj kaj viroj vestas sin tiumaniere dum iuj solenaĵoj. Tamen nun plej ofte la popola vestaĵo ornamas nur geartistoj el popolaj ensembloj. En pasinteco la vestaĵo manifestis etnikan, kulturan kaj nacian apartenon. Sur tereno de la silezia vojevodion oni povas distingi jenajn regionajn vestaĵojn:
- la silezian,
- de sileziaj montaranoj,
- de sileziaj Lach-oj (tute perdita),
- de Cieszyn-anoj (tn. de Wałach-oj),
- de Pszczyna-anoj,
- de Rybnik-anoj,
- de Racibórz-anoj,
- de Bytom-anoj,
- de Opole-anoj,
- de Siewierz- kaj Będzin-anoj,
- de Częstochowa-anoj,
- de Lubliniec-anoj,
- de germanaj setlintoj.
La vestaĵoj diferencas per abundeco de specoj kaj karakterizaj ornamaĵoj. La diverseco efikas ne nur de variecaj politikaj cirkonstancoj de individuaj partoj de la regiono, sed ĉefe de iliaj ekonomiaj kaj geografiaj trajtoj. Atingopovo de la popolaj vestaĵoj konvenas historiaj limoj de iamaj princlandojn kaj klasaj ŝtatetoj.
Efike de la popolmigrado post la I-a kaj II-a mondmilito kaj de nerenkontebla antaǔe industria kaj komunika disvolvo okazis miksado de loĝantaro, kaj samtempe de diversspecaj etnografiaj fenomenoj. La popolkulturo uniformiĝis kaj iuparte malaperis. Tiu fenomeno rimarkeblas ĉefe apud pli grandaj urboj kaj industriaj centroj (Suprasilezia Industria Centro, ĉirkaǔaĵoj de Bielsko-Biała kaj Częstochowa).;
Ekzistas tamen sufiĉe bone konservitaj enklavoj de vivanta folkloro, kaj en teritorioj, kie naturaj baroj (ĉi-kaze montoj) favoras al iu izolo de loĝantaro, folkloro kaj popolarto aǔtentike vivas.
Prilaboris: Danuta Cholewa
Tradukis: Ewa Caban
| |