|
Historio de industrio en silezia vojevodio
En silezia vojevodio troveblas plej granda en Pollando aro de industriaj antikvaĵoj. La teknikaĵoj estas grava parto de la kultura heredaĵo de la regiono.
De antaǔhistoriaj tempoj sur teritorio de nuna silezia vojevodio disvolviĝadis ekspluato de ercoj ia. de arĝento kaj plumbo (Bytom, Tarnowskie Góry, Toszek) kaj ankaǔ de herbejaj ferminaĵoj (rivervaloj de Liswarta, Mała Panew, Stoła, Bierawka, Ruda kaj ferminaĵriĉa regiono de Wieluń al Zawiercie). Ĝis XIV jc. funkciis arbaraj forĝlokoj, poste disvolviĝantaj al forĝejoj, ofte ĉeriveraj. Ankaǔ cistersoj, venintaj al Silezio en XIII jc., okupiĝis pri minekspluato kaj metalurgio, ili posedis forĝejoj en Trachy (Sośnicowice-komunumo) kaj Stanica (Pilchowice-komunumo). Dank’al cistersoj disvolviĝis ankaǔ vitrofandeja industrio.
En duono de la XVIII jc. eǔropea industria progreso kaǔzis notindajn socio-ekonomiajn ŝanĝojn en Supra Silezio. Grava etapo por industria disvolvo estis fondo de Alta Minista Oficejo en Wrocław, kiun de 1779 jaro direktis Wilhelm Friedrich von Reden. Dank’al li oni venigis al Supra Silezio novajn teknologiojn, maŝinojn kaj spertulojn. Industria disvolvo aktivigis lokajn feǔdulojn, por kiuj ĝi estis ŝanco pliriĉigi. El inter industriaj potenculoj oni povas mencii magnataj familioj ia. Donnersmarck, Ballestrem, Schaffgotsch, Hochberg kaj Hohenlohe. Pli gravaj burĝdevenaj industriistoj okupiĝis nur pri zinka industrio, ekz. Godula, Winckler. Krudaĵriĉajn terenojn kovris minejaj ŝaktoj kaj skoriejoj, fandfornoj, aperadis novaj urboj. En aǔstria parto de la Silezio la industricentro estis Bielsko, en kiu oni lokigis ĉefe teksajn uzinojn. Industria disvolvo kaǔzis plukonstruadon de objektoj por transporti krudaĵojn kaj varojn . Ekestadis novaj vojoj kaj stacidomoj. Dum tuta XX jc. fandindustrio en Silezio avangardis en Eǔropo pro uzataj teknologioj. Samtempe minindustrio, forte kunigita kun fandindustrio, ŝanĝiĝis ia. efike de novaj metodoj de karboekspluato.
Koncentriĝo de XIX-a jc. industrio kaj tendencoj en pola ekonomio post 1945 jaro kaǔzis, ke ankoraǔ fine de XX-a jc. funkciis multaj historiaj establoj, posedantaj antikvan ekipaĵon. En 90-aj jaroj de XX-a jc. komenciĝis ekonomiaj ŝanĝoj de industrio, ŝanĝado de establo-posedantoj, likvido de ekzistantaj uzinoj, kio kaǔzis ilian ruinigon. Tamen estas ŝanco konservi parton de industria heredaĵo pere de ĝia adaptado al novaj funkcioj, kiel ekz. bierfarejo en Katowice-Szopienice, ŝakto "Wilson" en Katowice-Janów. Industriaj antikvaĵoj povas iĝi turismaj allogaĵoj, kondiĉe ke oni revalorigos ilin kaj adaptos al edukaj, ripozaj kaj kulturaj funkcioj.
Inter industriaj antikvaĵoj en silezia vojevodio plejmulto estas la minindustriaj. Karbo estis baza brulmaterialo por aliaj branĉoj de industrio. Karboespluato rapide disvolviĝadis de fino de XIX jc. ĝis 70-aj jaroj de XX jc. La plej valoraj de la arkitektura kaj teknika vidpunktoj kaj pro sia aĝo, estas objektoj devenantaj de mezo de la periodo, t.e. el la 2-a duono de XIX jc. kaj komenco de XX jc. Ili estas ekzemple: Antikva Minejo de Arĝentodonaj Ercoj kaj Minejgalerio "De Nigra Truto" en Tarnowskie Góry, Minejoj "Królowa Luiza", "Guido" kaj "Pstrowski" en Zabrze, Minejo "Marcel" en Radlin, Minejo "Saturn" en Czeladź, Ŝakto "Pułaski" de Minejo "Wieczorek" en Katowice, Ŝakto "Elżbieta" de Minejo "Polska" en Chorzów.
La dua, forte reprezentanta industria branĉo, estas metalurgio. Ĝian evoluon kaǔzis konstruo de alta fandforno en 1796 jaro en reĝa gisfera muldejo en Gliwice (nuntempe GZUT S.A.). Ĝia kunaǔtoro estis John Baildon. La dua, post la Gliwice-a, fandejo fondita de prusa reĝo estis "Królewska Huta" ("Reĝa Fandejo") en nuna Chorzów. Krom la registaraj, oni fondis ankaǔ privatajn fandejojn, proksime al ekzistantaj karbominejoj. Oni povas mencii multajn fandejajn antikvaĵojn, posedantajn historiajn kaj artajn valorojn, kiel ekz.: iama Zinkuzino "Uthemann" en Katowice-Szopienice, Fandejo "Baildon" en Katowice, zinka lamenejo en Metalurgia Uzino "Silesia" en Świętochłowice, enforniga turo "Gichta" de Fandejo "Waleska" en Palowice, elforniga turo en Poręba, Fandejoj "Teresa" kaj "Klemens" en Ustroń, Banka Fandejo en Dąbrowa Górnicza kaj Fandejo "Częstochowa" en Częstochowa.
Disvolviĝanta industrio kaŭzis konstruadon de helpaj objektoj, el kiuj plej gravis Kanalo „"Kłodnicki", kiun oni komencis fosi en 1792 jaro, liganta karbominejojn en Zabrze kun reĝa gisfera muldejo en Gliwice, kaj tra rivero Odra kun aliaj partoj de prusa ŝtato. Ĝis hodiaǔ videblas fragmentoj de la kanalo kaj de hidroteknikiloj. Alia akvovojo estas Kanalo "Gliwicki", konstruita inter 1933 kaj 1940 jaroj. La kanalo longas 40.6 kilometrojn kaj ĝia plej granda kluzo estas Dzierżno.
En la 2-a duono de XIX-a jc., efike de karboekspluato okazadis forfluo de akvo al jam senkarbigitaj subteraj kameroj. Tio-ĉi kaǔzis malaperon de akvo en apuddomaj putoj. La situacion pli malbonigis senĉese pligrandiĝanta nombro de loĝantoj. Oni komencis borajn serĉojn, kies rezulto estis trovo de akvofontoj en regiono de vilaĝo Zawada, kie oni starigis Establon pri Akvoĉerpado "Zawada" en Karchowice. Aliaj antikvaĵoj estas ekz.: Establo pri Akvoĉerpado "Staszic" en Tarnowskie Góry, Establo pri Akvokonduko kaj Kanalizo en Racibórz, Purigejo de Elfluaĵoj en Bytom, ferbetona retendigo kaj hidroteknika elektrofarejo en Porąbka (1928-1937), hidroteknikiloj en iama kartonproduktejo en Czaniec (Porąbka-komunumo).
Alia grupo de antikvaĵoj, interesaj laǔ moderna konstrumaniero, formo kaj arkitekturaj detaloj, estas akvoturoj. Oni povas mencii ekz.: kamenan akvoturon sur tereno de malsanulejo en Zabrze, projektita de A. Hartmann, akvoturo ĉe strato Korczaka en Katowice, projektita de G. kaj E. Zillmann en 1912 jaro, akvoturo en Katowice-Giszowiec, akvoturoj en Rybnik, Gliwice, Świętochłowice.
En XIX-a jc. ankaǔ rapide plingrandiĝis fervoja reto, en 1846 jaro oni ekfunkciigis fervojon Mysłowice-Wrocław, en 1855 jaro fervojon Bohumin-Oświęcim, en 1859 jaro branĉiĝon de la Warszawa-Wiedeń Fervojo. Tiam estis konstruitaj stacidomoj i.a. en: Bielsko-Biała, Katowice, Rybnik-Paruszowiec, Sosnowiec-Maczki, Zawiercie. Starigitaj ankaǔ estis mallarĝrelaj fervojoj, ekz.: Tarnowskie Góry-Rudy, Bytom Karb-Chorzów, Bytom – Miasteczko Śląskie. Ĝis hodiaǔ konserviĝis multaj konstruaĵoj, trakoj, lokomotivoj kaj vagonoj, pri multaj zorgas muzeoj.
En Bielsko-Biała, Częstochowa kaj Sosnowiec evoluis teksa industrio. En XIX-a jc. oni starigis multajn ŝpinejojn, teksejojn kaj kolorigejojn. Al la plej gravaj establoj apartenas: fabriko de Adolf Mänhardt, drapfabriko de Franz Vogt (nune Urba Oficejo), teksejo de Fryderyk Tyslovitz en Bielsko-Biała, Establo de Lanindustrio "Elanex" en Częstochowa, Ŝpinejo "Politex" en Sosnowiec. En iama drapfabriko de Büttner en Bielsko-Biała oni starigis Muezon de Tekniko kaj Teksa Industrio.
Unika antikvaĵo de telekomunikado, en eǔropa skalo, estas radiostaciaj konstruaĵoj en Gliwice. La komplekso konsistas el tri konstruaĵoj kaj ligna masto, je alteco 110.7 metrojn, devenanta el 1933 jaro. La Radiostaciejo estas ŝtatprotektita pro siaj inĝenieraj kaj historiaj valoroj.
Tre interesaj ekzemploj de ligno- kaj paperindustrio estas i.a. Establo pri Alumeta Industrio en Częstochowa, starigitaj en 1880-1882 jaroj, kun funkcianta teknologia linio devenanta de 30-aj jaroj de XX jc. (en 2002 jaro oni kreis en la establo Muzeon pri Produktado de Alumetoj), Paperfabriko "Solali" en Żywiec, Kartonproduktejo en Czaniec, (Porąbka- komunumo).
Al valoraj teknikaj kaj industriaj objektoj apartenas ankaǔ komplekso de cementuzino "Grodziec" en Będzin, kiun oni starigis en 1856 jaro, cementuzino en Jaworzno-Szczakowa, kalkoforno en Mikołów-Mokre, Tarnowskie Góry, Sosnowiec.
Konserviĝis ankaǔ multaj historiaĵoj de energetika industrio, kunigita kun aliaj branĉoj de industrio. Ili estas i.a. elektrofarejoj "Szombierki" kaj "Miechowice" en Bytom, elektrofarejo ene de minejo "Anna" en Pszów.
En silezia vojevodio troviĝas ankaǔ multaj antikvaĵoj de manĝaĵprodukta industrio. Inter ili la plej grandan grupon formas bierfarejoj, ofte plu funkciantaj. La plej malnova estas la bierfarejo en Racibórz, skribe menciita jam en XVI jc. La plej granda estas la bierfarejo en Tychy. La aliaj estas i.a.: bierfarejo en Cieszyn, Bierfarejo de Mokrski en Katowice-Szopienice, bierfarejo en Żywiec, starigita en duono de XIX jc. de Albrecht Friedrich Habsburg. La dua multreprezentata branĉo de manĝaĵprodukta industrio estas alkohola industrio. Sur teritorio de la vojevodio estas multnombraj alkoholfarejoj, el kiuj nur kelkaj funkcias. Ili estas lokigitaj ĉefe en palac-parkaj, korteg-parkaj aǔ farmaj konstruaĵaroj i.a. en Simoradz (Dębowiec-komunumo), Świbie (Wielowieś-komunumo), Kochcice (Kochanowice-komunumo). Krome ĝis nun ekzistas iama vinfarejo en Racibórz, starigita en 1872 jaro, rum- kaj likvorproduktejo de Arnold Gross en Bielsko-Biała, starigita en 1854 jaro.
Menciindas ankaǔ aliaj antikvaĵoj i.a. monfarejo en Cieszyn (1719 jaro), Silezia Porcelanfabrikejo en Katowice-Bogucice (starigita en 1920 jaro, de 1929 jaro konata kiel "Giesche" Porcelanfabrikejo) kaj pipproduktejo en vilaĝo Zborowskie (Ciasna-komunumo), kiu ekfunkciis en 1753 jaro.
Alia grupo de teknikaj antikvaĵoj estas ekzemploj de vilaĝa industrio. Ili estas troveblantaj sur teritorio de tuta vojevodio: muelejoj (i.a. en Kluczno, Przystajń-komunumo), grenejoj (i.a. en Hadra, Herby-komunumo), forĝejoj (i.a. en Milówka), ventmueliloj (i.a. Grzawa, Miedźna-komunumo) kaj ankaǔ bredejo de trutoj en Złoty Potok, starigita je rivero Wiercica en 1881 jaro de Edward Raczyński, ĝi estis la unua en Eǔropo trutbredejo en malaltaĵo.
Prilaboris Anna Syska kaj Agnieszka Woźniakowska
Tradukis Ewa Caban
| |