Silezia Centro de Kultura Heredaĵo en Katowice
str. J.Ligonia 7, 40-036 Katowice, tel./fax (032) 251-71-04                                                                                         


Silezia Centro de Kultura Heredaĵo estas vojevodia memstara institucio pri kulturo, kiu celas savi kulturajn valorojn de la regiono kaj iniciati agadojn por protekti kaj prizorgadi kulturan heredaĵon de la silezia vojevodio.

Inter interesiĝoj de la Centro troviĝas same materiaj kaj nemateriaj valoroj de kultura heredaĵo, inter alie:

  • historiaĵoj tn. nemovigeblaj: arkitektur- kaj konstruverkoj, parkoj, ĝardenoj, defendokonstruaĵoj, industriaj kaj teknikaj objektoj, verkoj de urba kaj vilaĝa planado, terenoj de projektita pejzaĝo,
  • historiaĵoj tn. movigeblaj: belartaĵoj, metiaĵoj, arkivaĵoj, teknikiloj, popolartaĵoj, historiaj memoraĵoj,
  • arkeologiaĵoj: tumuloj, tombarejoj, setlejaj postrestaĵoj, restaĵobjektoj de homagado,
  • nemateriaĵoj: tradicioj, teknologioj, memoro pri historiaj eventoj, historiaj nomoj.
Agado de la Silezia Centro de Kultura Heredaĵo ampleksas: dokumentadon, edukadon, informadon, eldonadon. Inter alie ĝi:
  • faras esplor-, stud- kaj dokumentlaborojn,
  • dokumentas kaj kolektas diversajn informojn koncerne al kultura heredaĵo de tereno de nuna silezia vojevodio,
  • preparas opiniojn kaj raportojn, inter ili difinantaj staton de la kultura medio kaj antaǔvidantaj ties ŝanĝoj,
  • promocias kulturan heredaĵon uzante diversspecajn metodojn de komunikado,
  • preparas ekspoziciojn, instruadojn, prelegojn, konferencojn kaj sesiojn,
  • edukas,
  • eldonas kaj informas.




Eǔropaj Tagoj de Heredaĵo


















Copyright 2007 by INTER-LAN Piotr Gawlik ©                                                                                                       Odwiedziło nas już: 300624 osób