|
Loĝkvartaloj kaj domaroj por gelaboristoj
En silezia vojevodio estas pli ol 200 porlaboristaj loĝkvartaloj kaj domaroj. La plej interesaj kaj la plej grandaj realigitaj projektoj de tn. patrona konstruado ekestadis en urboj: Bytom, Chorzów, Czerwionka-Leszczyny, Gliwice, Katowice, Knurów, Mysłowice, Ruda Śląska, Rybnik, Siemianowice Śląskie, Świętochłowice, Wodzisław Śląski kaj Zabrze.
Al la patrona loĝejkonstruado apartenas loĝkvartaloj kaj projektitaj domaroj, diversigitaj laǔ planado, arkitekturo kaj iama ŝtata aparteno. Nomon "domaro" oni uzas por pli malgrandaj aroj da loĝaj domoj. La pli grandaj, inter kiuj troviĝas ankaǔ priservaj objektoj, ni nomos "loĝkvartaloj". La plej malnova, konservita ĝis hodiaǔ porlaborista domaro troviĝas en Chorzów, ĉe str. Kalidego, ĝi estis konstruita en 1798 jaro por laboristoj de "Królewska Huta" ("Reĝa Fandejo"). Kelkaj el porlaboristaj kvartaloj posedas grandajn spacplanadajn kaj arkitekturajn valorojn. La loĝkvartaloj kaj domaroj estis projektitaj de famaj arkitektoj: Bruno Taut, Karl Henrici, Hans von Poellnitz, Georg kaj Emil Zillmann, Hans Poelzig kaj Wiliam Müller. Ideodonantoj kaj fondintoj de la patrona konstruado estis familioj de industriistoj, inter alie: Donnersmarck, Borsig, Schön, Dietl, Schaffgotsch, Giesche, Hohenzollern, Huldschinsky, Ballestrem kaj Princoj de Pszczyna. Tiuspeca konstruado komencis en XVIII jc. kaj estas ligita kun setlado iniciata de prusa reĝo Friedrich II la Granda, kiu estis multjara agado direktata per prusa ŝtato, celanta loĝigi prusajn setlantojn sur teritorio de ia. silezia provinco. Tiamaj domaroj estis ne tro grandaj, kelkdomaj, lokigitaj proksime al ekzistantaj jam setlejoj. Domojn oni konstruis simetrie, laǔ vojo, ili estis ĉirkaǔitaj per pecoj de kultivebla tero. La domoj estis masonitaj, teretaĝaj, konstruitaj laǔ rektangula plano. Ili konsistis el du duĉambraj loĝejoj kaj aparta kamereto. Sekvanta etapo estis konstruado de porlaboristaj domoj laǔ „Beihilfe” sistemo. Laǔ la sistemo, establoj konstruis domojn kaj luigadis ilin al kvalifikitaj laboristoj. La laboristoj devis helpadi dum konstruado, prenante profitajn kreditojn, post kies repago ili iĝis posedantoj de la domoj. Komence la ŝtato organizadis tiumanieran agadon, poste decidis pri ĝi la establoj.
Duone de la XIX jc., pro intensa progreso de industrio kaj pligrandigo de karbo-espluato, sisteme disvolviĝadis konstrua agado. Urbigado de la regiono kaǔzis rapidan multnombrigon de loĝantoj kaj mankon da loĝejoj. La problemo ekzistis en tuta Eǔropo, oni bezonis novajn leĝo-regulojn por garantii loĝlokojn por laboristoj kaj oficistoj.
Establoj komencis konstrui kolektivajn domojn (tranoktejojn) por laboristoj venentaj de malproksimaj sileziaj vilaĝoj, de Galicio kaj Pola Reĝlando. Proksime al la uzinoj oni konstruadis ankaǔ multnombrajn privatajn luodomojn, tiamaniere kreiĝis ekzemple konstruaĵaro en Królewska Huta. Laǔ prusa leĝo el 1904 jaro labordonanto devis zorgi pri loĝejoj por siaj gelaboristoj, precipe por la edukitaj. Do, ĉirkaǔ 1900 jaro labordonantoj komencis amase konstruadi domojn tn. "patronajn", kiujn financis difina uzino. Plimulto de konservitaj ĝis nun porlaboristaj loĝkvartaloj ekis ĝuste en tiu periodo (1890-1914), iufoje surloke de pli malnovaj domaroj. Pri projektado de la domaroj komencis interesiĝi arkitektoj, tamen plimulto de la loĝkvartaloj estis planitaj pere de konstruistoj laborantaj en la establoj. Planado de la domaroj ofte similis al "laǔstrata" konstrumaniero aǔ oni adaptigis ĝin al la lokaj terenaj kondiĉoj. Arkitekturon de la domoj oni formadis laǔ tradiciaj lokaj konstruaĵoj, angla "cottage"-stilo aǔ oni provis krei propran originalan stilon. La loĝejoj estis pleje du- aǔ triejaj, ili konsistis el granda kuirejo kaj ĉambroj. Nur la oficistaj loĝejoj plikomfortis. En porlaboristaj domoj mankis banejoj, estis nur necesejoj duonetaĝe, akvon oni enkondukis enen aǔ ĝi atingeblis per strataj pumpiloj. Krom loĝejo ĉiu familio disponis pri kamereto, eta ĝardeno ĉe la domo aǔ proksime, en planita ĝardenetaro.
Baza tipo de porlaboristaj domoj estas tn. "familok". Ĝi estas masonita konstruaĵo, laǔ rektangula plano, unu-, du- aǔ trietaĝa, kun dudekliva, simetria tegmento. Ĝiajn fasadojn kovras kovro-brikoj. Enirejoj de la domoj plej ofte situas flanke de korto. La domoj diferenciĝis ĉefe per fasadaj ornamaĵoj (diversspecaj kornicoj, fenestraj kadraĵ, portaloj, formoj de anguloj), eventuale per formo de tegmentoj. La tipo de konstruaĵoj amase renkonteblas en la regiono.
Alia grupo de domoj en laboristaj loĝkvartaloj estas tiuj en tipo de vilaoj, ĉiu destinita por kelkaj familioj. Ili estas masonitaj domoj, unu- aǔ duetaĝaj, kun altaj tegmentoj, plej ofte kvardeklivaj. La domoj estas ornamitaj per elstaraĵoj, loĝioj, balkonoj kaj diversformaj fenestroj. En unu porlaborista kvartalo troveblas kelkaj specoj de vilaaj domoj.
Prilaboris Agnieszka Woźniakowska
Tradukis Ewa Caban
| |