Silezia Centro de Kultura Heredaĵo en Katowice
str. J.Ligonia 7, 40-036 Katowice, tel./fax (032) 251-71-04                                                                                         


Vojo de Teknikaj Antikvaĵoj en silezia vojevodio

Turista Vojo de Teknikaj Antikvaĵoj estas la dua vojo pri kulturaĵoj en silezia vojevodio, post Vojo de Ligna Konstruaĵaro. La vojon iniciatis Memstara Estraro de Silezia Vojevodio, realigis ĝin Departamento pri Promocio, Turismo kaj Sporto de Memstara Vojevodia Oficejo. En kreado de la vojo partoprenis ankaǔ Silezia Centro de Kultura Heredaĵo kaj Silezia Turisma Organizaĵo. Celo de ĉi-tiu unutema vojo estas krei novan turismaĵon por reklamo de la silezia regiono, por turisma disvolvo kaj por protekto de teknika heredaĵo.

Kreadon de la vojo oni komencis en 2004 jaro. Tiam oni planis kaj etapigis la projekton. Oni invitis por kunlabori lokajn aǔtoritatojn, posedantojn de teknikaj objektoj, Vojevodian Oficon pri Konservado de Antikvaĵoj, turismajn organizaĵojn kaj firmaojn. Dank’al konsultadoj oni kreis la unuan liston de teknikaĵoj, el kiuj poste oni elektis 52 objektojn. Dum 9 forveturoj oni rigardis la objektojn kaj pritaksis ilin laǔ diversaj kriterioj (graveco por historio de arkitekturo, tekniko aǔ regiona industria tradicio, atingebleco, ekzistanta turisma potencoservo, sekureco de la vizitado, stato de objektoj). Post analizo de menciitaj faktoroj oni elektis objektojn por la Vojo de Teknikaj Antikvaĵoj. La liston oni prezentis al Memstara Estraro de Silezia Vojevodio por akcepto. Finfine la estraro enlistigis 29 objektojn kaj ankaǔ decidis pri plua financado de la projekto.

Dum la plua laboro oni projektis distingan signon por la vojo kaj projekton de reklammaniero, pri kio okupiĝis Pola Agentejo pri Turisma Promocio. La Agentejo instruis ankaǔ pri metodoj de kreado kaj funkciado de lokaj turismaj organizaĵoj. Plue oni prilaboris informtabuloj, kiuj estos lokigitaj apud la objektoj. Oni kreis interretan paĝon (www.gosilesia.pl) kaj memoraĵojn. Fine de la laboroj oni solene inaǔguris la Vojon de Teknikaj Antikvaĵoj oktobre de 2006 jaro, dum solenaĵo en Urba Muzeo en Tychy. Paralele oni reklamis la vojon en amaskomunikiloj. Oni planas ankaǔ krei organizaĵon, kies celo estus administri la vojon kaj lokigi informtabulojn ankaǔ ĉe ĉefaj veturvojoj.

El inter 29 objektoj, kiuj konsistigas la Vojon de Teknikaj Antikvaĵoj, po tri troviĝas en Katowice, Zabrze, Gliwice, po du en Częstochowa, Bielsko-Biała, Tarnowskie-Góry kaj Ruda Śląska. Plimultas antikvaĵoj de minindustrio kaj fervojoj, krome kelkaj reprezentas metalurgion, konsuman industrion kaj aliajn. Inter ili estas ankaǔ porlaboristaj domaroj kaj loĝkvartaloj kunigitaj kun industrio.

La Vojo de Teknikaj Antikvaĵoj enhavas jenajn objektojn:

  1. Muzeo pri Produktado de Alumetoj en Częstochowa,
  2. Muzeo pri Historio de Fervojoj en Częstochowa,
  3. Minejgalerio "De Nigra Truto" en Tarnowskie Góry
  4. Antikva Minejo de Arĝentodonaj Ercoj en Tarnowskie Góry,
  5. antikva akvokonduka stacio "Zawada" en Karchowice,
  6. Muzeo pri Pano en Radzionków,
  7. Suprasilezia Mallarĝrela Fervojo en Bytom,
  8. Fervoja stacidomo en Sosnowiec,
  9. Centra Muzeo pri Fajrobrigado en Mysłowice,
  10. Artgalerio "Ŝakto Wilson" en Katowice,
  11. porlaborista loĝkvartalo "Nikiszowiec" en Katowice,
  12. porlaborista loĝkvartalo "Giszowiec" en Katowice,
  13. fervoja stacidomo en Ruda Śląska – Chebzie,
  14. porlaborista domaro "Ficinus" en Ruda Śląska – Wirek,
  15. Muzeo pri Karba Minindustrio en Zabrze,
  16. Minejmuzeo "Królowa Luiza" en Zabrze,
  17. Ŝakto "Maciej" en Zabrze,
  18. Radiostacio en Gliwice,
  19. Muzeo pri Sanitara Teknologio en Gliwice,
  20. Muzeo – Sekcio pri Artaj Muldaĵoj en Gliwice,
  21. antikva mallarĝrela fervoja stacidomo en Rudy,
  22. antikva karbominejo "Ignacy" en Rybnik,
  23. Muzeo pri Energetiko en Łaziska Górne,
  24. Muzeo pri Bierfarado en Tychy,
  25. Muzeo pri Silezia Gazetaro en Pszczyna,
  26. Muzeo pri Tekniko kaj Teksa Industrio en Bielsko-Biała,
  27. fervoja stacidomo en Bielsko-Biała,
  28. Muzeo nome al Jan Jarocki en Ustroń,
  29. bierfarejo en Żywiec.

Prilaboris Anna Syska kaj Agnieszka Woźniakowska
Tradukis Ewa Caban




Eǔropaj Tagoj de Heredaĵo


















Copyright 2007 by INTER-LAN Piotr Gawlik ©                                                                                                       Odwiedziło nas już: 317706 osób