Silezia Centro de Kultura Heredaĵo en Katowice
str. J.Ligonia 7, 40-036 Katowice, tel./fax (032) 251-71-04                                                                                         




Ekspozicio:
"Bruno Taut – majstro de kolora konstruarto en Berlin"


Organizantoj:
Silezia Centro de Kultura Heredaĵo en Katowice, SARP (Asocio de Arkitektoj en Pola Respubliko) – sekcio en Katowice, Goethe-Instituto en Kraków.

Ekspozicio: 12.06.2007 – 20.07.2007, SARP-Galerio de Arkitekturo, str. Dyrekcyjna 9, 40-013 Katowice

La 12-an de junio 2007 jaro, en SARP-Galerio de Arkitekturo en Katowice okazis malferma ceremonio de ekspozicio "Bruno Taut – majstro de kolora konstruarto en Berlin". La ekspozicion venigis al Katowice Silezia Centro de Kultura Heredaĵo en Katowice, la Asocio de Arkitektoj en Pola Respubliko (SARP), sekcio en Katowice kaj Goethe-Instituto en Kraków. La organizanto de la espozicio, kreita okaze de 125-a datreveno de naskiĝo de Bruno Taut, estas la Germana Asocio de Arkitektoj (Deutscher Werkbund). La ekspozicio prezentas projektojn de Bruno Taut, realigitajn en Berlin. Dum solena malfermo de la ekspozicio ni gastis ĉefan organizanton de la ekspozicio – arkitekton Winfried Brenne, kiu prelegis pri Bruno Taut kaj lia projekto-ideo.

Bruno Taut estas unu el la plej gravaj arkitektoj, urboplanistoj kaj teoriuloj agintaj en la 1. duono de XIX jc. Li naskiĝis en 1880 jaro en Königsberg, mortis en 1938 jaro en Istambul. Oni konsideras lin kiel kreinto de modernismo kaj ekspresionismo en germana arkitekturo. Li laboris ĉefe en Germanio, sed ankaǔ en USSR, Japanio kaj Turkio. Li kunlaboris kun famaj arkitektoj, kiel: Bruno Möhring, Theodor Fischer, Franz Hoffmann kaj Max Taut (frato de Bruno). Inter la plej gravaj realigitaj projektoj de Bruno Taut troviĝas loĝkvartaloj en Berlin-Britz – tn. "huffero-loĝkvartalo" kaj en Berlin-Zahlendorf – tn. "Kabano de onklo Tom", vitra pavilono por ekspozicio en Köln kaj Fakultatejo pri Literaturo por Ankara Universitato. Dum sia projektado li akcentis humanisman tavolon de projektado, kondiĉojn de sunlumigo kaj aerumado de ejoj, uzadis tre modestajn arkitekturajn ornamaĵojn. En lia kreado tre gravis koloroj de fasadoj kaj ĉirkaǔaĵoj de konstruaĵoj. Li profitis ideon de "urbo-ĝardeno" de E. Howard. Interesegis lin ergonomia problemaro – li kreis "regulon de pli mallongaj vojoj", kiun li realigis i.e. dum projektado de kuirejoj. Liaj projektoj de loĝaj kvartaloj forte influis la konstrumanieron en Eǔropo. Temon pri konekto de arkitekturo kaj naturo li disvolviĝis en siaj verkoj titolitaj "Alpa arkitekturo" (Alpinie Architektur) kaj "Neniigo de urboj" (Auflösung der Städte). Li estis la ĉefa teoriulo de movado Neues Bauen.

En Katowice troviĝas du realigitaj projektoj de Bruno Taut. La unua estas loĝkvartalo ĉe stratoj: Barbary, Głowackiego, Poniatowskiego kaj Skalna, kiun oni konstruis en jaroj 1916-1920 por laboristoj "Oheimgrube" (nuna karbominejo "Wujek"). La dua estas laborista domaro en kvartalo Załęska Hałda (legu: Zaǔeska Ĥaǔda), konstruita en jaroj 1918-1920 (1915?) ankaǔ por laboristoj de "Oheimgrube".

La ekspozicion oni jam prezentis en Teknika Universitato en Berlin, en Goethe-Instituto en Istambul kaj Ankara, en Centra Domo de Arkitekto en Moskva, en Domo de Instruistoj en Dessau, nome en unu el Bauhaus-domoj, en Universitato en Venèzia kaj en Goethe-Instituto en Kraków. Post Katowice la ekspozicion oni prezentos en Muzeo pri Arkitekturo kaj Modelprojektado en Los Angeles kaj en Goethe -Instituto en Glasgow. La ekspozicion oni prezentas en SARP-galerio ĝis 20-a de julio.


Prilaboris: A. Syska,
Tradukis : E. Caban




Eǔropaj Tagoj de Heredaĵo


















Copyright 2007 by INTER-LAN Piotr Gawlik ©                                                                                                       Odwiedziło nas już: 300614 osób