| |
|
EKSPOZICIOJ
Zinkouzino en Lipiny kiel ekzemplo de suprasilezia kultura heredaĵo
Fotoekspozicio far’de Aleksandra Mrochen, dokumentanta iaman ekipaĵon de produktaj haloj de lamenejo. La fotoj valoras des pli, ke de 1999 jaro la uzino estas likvidata. La ekspozicio celas sciigo de junularo, ke kultura heredaĵo estas ne nur belaj urbaj domoj, sed ankaŭ malaperantaj industriaĵoj. La ekspozicion oni prezentis i.a. en Muzeo pri Tekniko kaj Teksa Industrio en Bielsko-Biała, Muzeo pri Karba Minindustrio en Zabrze, Urba Muzeo en Świętochłowice, Fandejo „Batory” en Chorzów, Lernejaro n-ro 1 en Czeladź kaj Instituto pri Protektado de Antikvaĵoj en Ostrava.
La ekspozicio konsistas el 24 fotokadroj je dimensioj 50 x 60 centimetroj.
Regionaj antikvaĵoj en via objektivo
Ĉiujara ekspozicio prezentanta fotojn premiitajn dum suprasilezia edito de internacia fotokonkurso por geinfanoj kaj gejunuloj International Heritage Photographic Experiènce: Regionaj antikvaĵoj en via objektivo. La ekspozicion oni montris i.a. en Metoda Vojevodia Centro en Katowice, Urba Publika Biblioteko en Rybnik, Lernejaro nome al Arka Bożek en Bytom, IV-a Liceo en Chorzów, Teknika Lernejaro en Rybnik, Urba Kultura Centro en Olkusz, Urba Kultura Centro en Bieruń, Junulara Palaco en Katowice, Urba Muzeo en Siemianowice Śląskie, Minejmuzeo ,,Królowa Luiza” en Zabrze, Suprasilezia Kultura Centro en Katowice, Lernejaro n-ro 1 en Czeladź, Urba Kulturdomo en Bielsko-Biała, Instituto pri Protektado de Antikvaĵoj en Ostrava, Pedagogia Vojevodia Biblioteko en Opole, sidejo de Kanta kaj Danca Ensemblo „Śląsk” („Silezio”) kaj en Urba Kulturdomo en Koszęcin.
La ekspozicio konsistas el: 38 fotokadroj je dimensioj 50 x 60 centimetroj, 7 fotokadroj je dimensioj 40 x 50 centimetroj, 2 fotokadroj je dimensioj 50 x 70 centimetroj.
Ĉevojaj kapeletoj el Racibórz-regiono
Ĉirkaǔ 50 fotokadroj, kiuj fote dokumentas atikvaĵajn kapeletojn el Racibórz-regiono. Prezentado estas dividita je urbo Racibórz kaj komunumoj: Krzanowice, Krzyżanowice, Kuźnia Raciborska, Nędza, Pietrowice Wielkie, Rudnik. La fotoj montras staton antaŭ granda inundo en 1997 jaro. La ekspozicion oni montris en: Muzeo en Racibórz, Suprasilezia Etnografia Parko en Chorzów, Instituto de urbo Mikołów, sidejo de Societo de Historiistoj pri Belartoj en Kraków, Kulturdomo „Podgórze“ en Kraków, Kastelo en Żywiec, Lernejaro n-ro 1 en Czeladź, Filio de Pedagogia Vojevodia Biblioteko en Głubczyce kaj Filio de Pedagogia Vojevodia Biblioteko en Strzelce Opolskie.
La ekspozicio konsistas el 46 fotokadroj je dimensioj 50 x 60 centimetroj.
Urbaj Brikdomoj en Racibórz
Fotoekspozicio prezentanta 30 elektitajn arkitekturajn objektojn el urbo Racibórz. Aŭtoro de la fotoj estas Sylwester Wlaźlak. La ekspozicio estis prezentata en: Muzeo de Racibórz, Filio de Pedagogia Vojevodia Biblioteko en Strzelce Opolskie kaj Filio de Pedagogia Vojevodia Biblioteko en Kędzierzyn Koźle.
vLa ekspozicio konsistas el 30 fotokadroj je dimensioj 20 x 30 centimetroj.
Silezia „Riviero”
20 fotoj faritaj de Arkadiusz Gola. „Vere ĝi estas stranga tero. Por alvenantoj la kosma, nekomparebla kun tio-ĉi, kion ili konas kaj al kio ili alkutimiĝis: malbela, malpura, nehoma en senverdaĵaj skoirejoj kaj malklaraj artlagetoj. Kelkfoje ili estas ravitaj, sed malofte ili provas esprimi siajn sentojn, donante nur kelkajn krietojn. Por la loĝantoj, skorieja mondo estas tiel kutima, ke eĉ nerimarkebla, ĉar la skoriejoj estas kaj estas malfacile imagi sin, ke ili ne estus. Tamen la pejzaĝo enskribiĝis nian vivon, iamaniere ni ĝin malsovaĝigis, nerimarkante detruon forkrablitan el neniigo“ (Henryka Wach-Malicka).
La ekspozicion oni prezentis en Suprasilezia Kultura Centro en Katowice kaj en Muzeo de urbo Jaworzno.
La ekspozicio konsistas el 10 fotokadroj je dimensioj 70 x 100 centimetroj.
Silezia Centro de Kultura Heredaĵo pruntedonas la ekspoziciojn senpage. Prunteprenanto devas garantii bonajn ekspoziciajn kondiĉojn kaj organizi transporton.
Ni petas pli frue fiksi daton de prunteprenado de la ekspozicioj.
PORTEMPAJ EKSPOZICIAJ
- Banderia Polonorum – ekspozicio okaze de 70. datreveno de reveno de parto de Supra Silezio al Patrujo (1992 jaro).
- Vojo de Supra Silezio al sendependa Pollando. 75. datreveno de reveno de Supra Silezia al Pollando (1997 jaro).
- Antaǔ ol denove Pollando iĝis – ekspozicio okaze de 80. datreveno de komenco de III-a Silezia Ribelo.
- Jaro 1922 en Supra Silezio – ekspozicio dediĉita al 80. datreveno de reveno de parto de Supra Silezia al Pola Respubliko.
Arkivejo:
- Urbodomo – simbolo de urbo – dokumentaro de urbaj objektoj el silezia vojevodio, la ekspozicio kunokazis kun diskutado pri nuntempa rolo de historiaj urbodomoj.
- Heredaĵo de silezia wojevodio – ekspozicio montranta kulturan riĉecon de la vojevodio (arkeologio, arto, religio, industriaj antikvaĵoj). La ekspozicio estis prezentata en Pedagogia Vojevodia Biblioteko en Opole kaj Filio de Pedagogia Vojevodia Biblioteko en Prudnik.
- Regionaj antikvaĵoj en Via objektivo – editoj:
I-a (1996)
II-a (1998)
III-a (1999)
IV-a (2000)
V-a (2001)
VI-a (2002)
VII-a (2003)
VIII-a (2004)
IX-a (2005)
X-a (2006)
Prilaboris Małgorzata Wrożyna
Tradukis Ewa Caban
| |
|
|
|